ESPERANTO.ONE
La projektoj de Johannes Genberg
Mia Vivo
Mia Vivo estas nekomerca, senpaga, senreklama kaj privateco-respektanta socia retejo por Esperantistoj.
Simpla Esperanto
Tokiponigita versio de Esperanto, kun simpligita regularo kaj plej malgranda vortaro.
Komiksoj
Komiksoj, komiksetoj, mangaoj kaj bildstrioj faritaj, tradukitaj aŭ reverkitaj de mi.
Diableto
Mia traduko al Esperanto de la noveleto En liten djävul de mia patro Kjell E. Genberg.
Avangarde Esperanto
Kolekto de malaĉa muziko aŭskultebla surrete.
La kantoj ne apartenas al mi, kaj mi faris ĉi tiun projekton por disvastigi Esperanton per bona muziko.
La ŝava literaro
La ŝava literaro (alfabeto) estas literaro origine proponita por la angla lingvo. Ekzistas ankaŭ versio por Esperanto, fare de Ĝan Ŭesli Starling, kaj modifita de mi por kongrui kun la normo de Unikodo.
La runa literaro
Literaro (alfabeto) por Esperanto, kiu origine estis uzata en la norda Eŭropo antaŭ 1000 jaroj.
Muzaiko
Neoficiala retpaĝo de Muzaiko, kun ligilo al la radiokanalo ĉar la oficiala retejo ne plu ekzistis. Danke al ĉi tiu retpaĝo, la projekto revigliĝis, kaj la oficiala retejo reaperis, baze de mia dezajno. La dezajno estas ne-ŝanĝita.